Monday 8 April 2013

Ĉinujo, Barato, Sud-koreujo kaj Japanujo la plej avidaj nacioj en la mondo

Legante gazeton Global Times hodiaŭ meztage, mi eklernis pri opinisondado de Reuters-Ipsos. La demoskopio temas pri taksi valoron de mono laŭ diversnaciaj personoj. La demoskopiofarantoj demandis al pli ol mil da personoj el dekdu nacioj, kiom valoras mono. La surpriza rezulto estas ke orientanoj (Ĉinujo, Japanujo, Sud-koreujo kaj Barato) valoras monon pli ol okcidentanoj (Kanado, Meksiko, Nederlando kaj Svedujo).

Jen estas resumon de la opinisondado: 

(1) ĉu mono pli valoras al vi nuntempe?


Kie multaj konsentas: 

Sud-koreujo: 84%
Japanujo: 84%
Ĉinujo: 84%
Barato: 78%

Kie malmultaj konsentas: 

Nederlando: 50% 
Meksiko:  52%
Svedujo: 54%
Germanujo: 55%

(2) ĉu mono estas la plej bona maniero taksi sukceson de persono?


Kie multaj konsentas: 

Ĉinujo: 69%
Sud-koreujo: 69%
Barato: 67%
Japanujo: 63%

Kie malmultaj konsentas:

Kanado: 27%
Meksiko: 28%
Svedujo: 28%
Nederlando: 29%

Ĉinujo kaj Barato estas malriĉaj nacioj. Ke multaj personoj alte varolas monon tie, estas tute komprenebla kaj klarigebla. La rezultoj de Japanujo kaj Sud-koreujo estas konfuzaj.

2 comments:

  1. I would love to learn this beautiful language. I've been taking some French tutoring with Pajama Tutors Language Learning. What a help it has been!

    ReplyDelete
  2. Dankon pro la artikolo! tre interesa informo.

    jes tio estas interesa rezulto. azianoj REKTE adoras monon! ne estas metaforo, sed serioza (kvankam ridinda) religio. en Ĉinujo estas la mono-dio ĉie en la merkatoj, bankoj, restoracioj...ĉie! kaj ili bruligas incenson kaj donas fruktojn ktp al li. la novjarafesto ĉina estas alia ekzemplo. la piroteknikaĵoj estas por allogi la mondion! kaj ili tute konfesas ke ĉi tiu estas la plej grava festo kaj ceremonio en ĉina kulturo.

    ankaŭ konsideru judoj. ili estas miksaĵoj rase. sed granda parto estas la khazara sango el Mongolujo - ankaŭ el Azio. kaj ili nuntempe regas la bankojn internaciajn en la tuta mondo.

    redankon!

    ReplyDelete