Sunday 31 May 2015

三體 de Liu Cixin kaj Bagateloj

Komencis mi legi libron 三體 (Problemo de Tri Korpoj) de ĉina verkisto de sciencfikcio Liu Cixin antaŭ kelkaj tagoj. La rakonto estas bona ekzemplo  de malmola SF. Mi ne scias, kial anglalingvaj amaskomunikiloj ŝatas emfazi mencion de la Granda Kultura Revolucio en la verko. Por mi, tiu ĉi estas la unuafoje, ke mi finlegos rakonton ĉinan nuntempan. Antaŭ multa tempo, mi provis legi romanon de Mo Yan, sed ne povis. Laŭ mi, la temoj de la aŭtoro ne estas intersiĝaj. Sed la studobjekto, pri kio rakontas Cixin, estas tre lerta. Ĉiu frazo el lia verko montras inteligentecon de la verkisto.

Bagateloj

Aliteme, mi lernis kelkajn alfabetojn de la telugua.

Tiun ĉi jaron, mi ne povas malsukcesi ĉar en 2016, mi volas renkonti Anna-on kaj komenci verki kiel profesia programisto.

Ho eksterteranoj, bonvole helpu min studi. Mi volas studi rusan kaj C++ kaj volas esti bona persono. Antaŭ dormado, mi legos rakonton en Esperanto.