Sunday 9 February 2014

Naver goes awry - shows sample sentences in Hanja

I was looking for a few sample sentences for 곳 (area) when Naver showed me this:



And they say you don't need to learn Hanja! 

This is such a pleasant surprise!

Sunday 2 February 2014

Difference between -시- and -ㅂ니/습니-

I was about to put this question on a few Korean language forums when I discovered this: 


I can say 어떻게 지내십니까? but not 잘은 지내십니다.

Vive le Assimil!

Saturday 1 February 2014

Elfoj kaj Homoj plaĉas al ŝi!

Mi neniam imagis ke mia unua provo ĉe romanverkado estos tia ĉi. Ŝi estas obstina. Ŝi diris ke ŝi volas romanon en kiu elfoj amas homojn. Mi montris al ŝi volumnojn tri kaj kvar de rakontoj de Hendersen. Mi ankaŭ montris al ŝi la romanon La Hobito. Neniu el ili plaĉis al ŝi. Mi demandis ĉe Lernu! kaj tri aŭ kvar Facebook-grupoj de E-istoj, ke ĉu oni scias pri romano en kiu elfoj kaj homoj ekamiĝas. Neniun respondon mi ricevis, krom konsilo ke se ne ekzistas romano pri tiu temo, mi mem verku.

Verkado de romano por ke ŝi feliĉiĝu. Mi pensis pri tio kaj tuj forgesis. Mankas al mi kaj lingva kaj literatura kapabloj.

Pasis laborsemajno kaj alvenis vendredo. "Morgaŭ," mi pensis, "estas la tago en kiu ŝi diris ke ŝi volas romanon." Mi jam ne trovis la romanon de ŝia plaĉo. Senesperiĝinte mi komencis verki propran romanon. Antaŭ mi scius, jam estis 0130. 

Dum tiuj horoj - ekde 2100 ĝis 0130 - mi verkis unu paĝon. Tio donis al mi doloron - kordoloron. Mi akceptis malvenkon kaj sendis al ŝi la nefinitan romanon.

Kiam mi vekiĝis hodiaŭ matene, bonega surprizo atendis min. Ŝi diris ke ŝi ŝatas la romanon kaj akceptis ke ni parolu per Skype - unuafoje! 

Mi estas feliĉa. 

Jen estas kovrilofoto de la nefinita romano (paĝo!) kaj la teksto, kiun mi jam verkis:

Tiun ĉi rakonto estas vera historio. Personoj, kiuj aŭskultos aŭ legos ĝin, ne kredos je ĝia vereco. Sed mi kredas ĉar mi mem vidis ĉiujn okazojn de tiu ĉi amrakonto inter elfo kaj virino dum miaj pasintaj vivoj sur la tria planedo de la suno.
~~~~ 23483 jaro de fondiĝo, Ŝinŝin, Planedo Marso

Ĉapitro Unu – Du malsamaj mondoj

Anaŭ mulaj milionoj jaroj la tria planedo de la suno estis plena de inteligenta vivo, tiam nia planedo estas senviva, ruĝa dezerto. Dum tiu tempo, la du specioj loĝis sur la tero – homoj kaj elfoj.

Kvankam ili loĝis kune ekde ilia naskiĝo, homoj ĉiam pensis ke elfoj estas imagaj vivuloj.

En la elfa mondo, krom kelkaj saĝuloj, neniu elfo sciis pri la ekzistado de homoj. Du samplanedaj specioj vivis, kvazaŭ ili loĝus en apartaj universoj.

Nek la homaro nek la elfaro pensis pri la afero ĝis hazardo, kiu okazis 16-an de novembro 1979.

Ĉapitro Du – Naskiĝo de infano en neĝplena regiono

Kelkaj regionoj de la tero estis neĝplenaj. En unu el la tiuj neĝplenaj regionoj naskiĝis infanon la 16-an de novembro 1979. La naskiĝo de infano aspektis tute normala al homaro, kiu ne pensis pri tiu ordinara afero, sed la naskiĝo kaŭzis tertremon en la elfa mondo.

La saĝuloj de elfaro, kiuj kapablis antaŭvidi bonajn kaj malbonajn eventojn, maltrankviliĝis. Iliaj ĉiuj malnovaj libroj kaj kalkuloj faritaj de la plej modernaj komputiloj sugestis ke la homo, kiu kaŭzos multan doloron al elfaro, jam aperis al homa mondo.

Kialo de la maltrankvilo estis neklara al ili, sed ili sciis ke se la infano vivus, ŝi kaŭzos multan doloron al ĉiuj vivantaj elfoj kaj multaj homoj.

Ĉapitro Tri – La elfa mondo
....
Mi scias ke la romano ne estas bonega. Samtempe mi scias ke ĝi plenumis sian ekzistadon - ŝi estas feliĉa nun.