Thursday 14 November 2013

Mallonga teksto en korea lingvo

Ekde kelkaj tagoj mi lernas korean lingvon. Mi uzas senpagan retan kurson de Sogang-Universitato. Bona amikino el Sud-Koreujo helpas al mi. Mi elkore dankas al ŝi. Dank' al ŝia helpo, mi jam ellernis tri elementajn lecionojn. Hodiaŭ mi verkis mallongan tekston en korea. Mi publikigas la tekston sube.

저 건물이 도서관이에요. 도서관에 전화있어요. 전화는 의자 위 잆어요. 전화는 책상 앞에 있어요. 책상 옆에 우유도 있어요.

Tiu konstruaĵo estas biblioteko. En la biblioteko troviĝas telefono. La telefono ne kuŝas sur seĝo. La telefono kuŝas antaŭ tablo. Antaŭ la tablo ankaŭ kuŝas lakto.

Se vi regas la korean lingvon, vi trovus erarojn. Mi dankos al vi se vi montrus al mi la erarojn. Tiel, mi povos bonigi mian scion de la lingvo, kaj vi povos praktiki.

No comments:

Post a Comment