Tuesday 26 January 2016

Devas Labori kiel Pavel KORĈAGIN

Mi estis esperplena, kiam komencis la jaro 2015. Fiere mi skribis sur tiu ĉi blogo, ke antaŭ la fino de la jaro, mi posedos sufiĉan scion de rusa kaj franca por ĝui literaturon en tiuj lingvoj. Mi ankaŭ skribis, ke komputila programo kreita de mi estos parto de la KDE-programaro. Finlegi pli ol 50 librojn en kvin lingvoj ankaŭ estis parto de la plano. Ambicioj tiamaj estis senlimaj. Stultaĵo!

Nu, post jaro, mi tute ne kapablas legi eĉ gazetajn artikolojn ruse kaj france sen uzi vortaron. Scio de C++ estas ridinda. Kaj nur 20 librojn mi povis legi. Kiel multaj antaŭ jaroj, 2015 ankaŭ estis malsukcesa.

Ke la jaro estis malsukcesa ne estas kulpo de la mondo. Mi devas akcepti, ke kvankam mi ofte havas laŭdindajn ambiciojn, rare mi laboras diligente por aktualigi ilin. Tial, tiun ĉi jare mi devas lerni labori. Tio estos la sola celo de 2016.

Pro lerni labori, mi ne havos celojn grandajn. Miaj celoj estos ĉiutagaj aŭ ordinaraj. 

  1. Fini la kurson de C++, kiun skribis Bjarne Stroustrup. La kurso sin nomas Programming Principles and Practice. Por atingi tiun ĉi celon mi laboros du horojn ĉiutage.
  2. Fini la kurson Assimil Russe sans Peine, solvi ĉiujn ekzercojn en la baza kaj meznivela gramatikoj de rusa kaj legi 2 paĝojn de rusa ĉiutage. Unu horo ĉiutage. 
  3. Relerni matematikon lernejan. Pro tio, devas studi horon ĉiutage.
  4. Promeni aŭ kuri ĉiumatene aŭ ĉiuvespere dum 30 minutoj.
  5. Legi literaturon ĉiutage. 30 paĝoj. (Se eble, legi malmulte Esperante ĉiutage.) 

Hodiaŭ mi studis la programlingvon C++ dum 2 horoj kaj legis 50 paĝojn el la libro La Idioto (Dostoevskij). Ankaŭ promensis dum 60 minutoj. Restas lerni matematikon kaj rusan antaŭ dormado. 

Mi skribos pri mia laboro tiun ĉi dimanĉe.

Pavel KORĈAGIN estas heroo de romano Как закалялась сталь de Nikolaj OSTROVSKIJ.