Thursday 4 June 2015

Solvis Problemon 2 de Projekto de Euler

Projekto de Euler (PdE) estas interesa kolekto de problemoj, kiu kunigas matematikon kaj programadon. Estas entute pli ol 500 puzloj sur la retejo de PdE. Solvinte la unuan problemon antaŭ tri-kvar monatoj, hodiaŭ mi solvis la problemon duan. La kodo de la solvo sin trovas sur Git Hub

Jen estas la mesaĝo, kiun mi ricevis post la solvado. 


Mi forgesis mencii, ke mi uzis programlingvon C++ por solvi. Ĝojas.
 

No comments:

Post a Comment