Wednesday 5 March 2014

Obstina ursa virin' - poema dialogo

Hodiaŭ mi skribis poemon post longa tempo. Eble estas vera amo. Mi ne scias. Mi atendos ĝis 14-an de februaro 2015. Se la emocioj restos viglaj, tio pruvos ke mi vere ŝin amas. La fina decido estos ŝia. Ŝi estas sekretema. Neniam diras, kio okazas en ŝia koro. Sed mi ŝatas ŝin. 

Ŝi estas malsana. Ŝi ne iras al kuraciisto. Mi ĝenis ŝin ree kaj ree. Ŝi fine konsentis hodiaŭ matene. Tial mi verkis tiun ĉi poemon. 


Mi ne iros al doktoro
Ĉe mi estas multa laboro
Faroj kaptas min
- Via ursa virin'
Urso! Ne estu obstina
Ne donu ekskuzon virina
Via sano estas malbona
Doktoro al vi estas bezona


Estrino ne permesos
Ne liberigos min
Taskoj estas multaj
Ne donas ekskuzon via virin'
 
Ne inventu mensogojn, fermu vian buŝon
Savu vian energion kaj uzu aŭtobuson
Kiu iras rekte al hospitalo
Kaj permesu ke doktoro trovu vian malsanon en ties halo

Estas malfacilega
Mi ne havas tempon
Ne estu kruelega, gepardo
Kompatu vian Anjuton
Kruelaĵo ĝi ne estas
Ĝi estas prizorgo
Komprenu, o bona urso
O belulino de nordo

Ne ŝatas mi doktoron
Ne plaĉas al mi medicino
En mia koro vi trovos liberon
Mia libero ne estas obstino
Se vi estas libera
Mi ne estas prizonulo
Ne donos al vi florojn
Aŭskultu bona ursinulo

Ne ne ne! Vi estas malbona
Vi ne faros tion
Mi ege ŝatas florojn
Mi vizitos doktoron.

Bone bone bone! Vi estas bela,
 Inteligenta, kaj dolĉa kiel mielo abela
Vi estas tre bona
 Mia Snegureĉka, mia urso, mia muziko belsona