Saturday 26 November 2011

Unu plian fojon, unu plian ŝancon


Kiom pli devas mi perdi, antaŭ mia koro estas pardonita?
Kiom pli da doloro, devas mi suferi, por renkonti al vi ree?
Unu plian fojon, ho sezonoj! Ne malaperu!
Unu plian fojon, la tempoj, dume ni kune ĝuis.

Kiam ni kverelis, mi ĉiam diris ke mi malvenkas.
Via egoisma naturo kialigis ke mi amu vin eĉ plie
Unu plian fojon, la memoroj ne permesas ke miaj gamboj moviĝu,
Unu plian fojon, mi ne povas decidi, kien mi volas iri!

Ie mi iras, mi ĉiam provas trovi vin
Mi provas trovi vin apud la vagonaroj, kaj ĉe la fenestroj de aleoj,
Kvankam mi scias, ke mi ne trovus vin tie

Se mia volo realiĝus, mi estus kun vi tiun ĉi momenton.
Tiam, estos nenio, kion mi ne riskos,
Por ke vi ĉiam restu kun mi.

Se mi nur volus esti kun iu,
Iu povus helpi min forgesi mian solecon,
Hodiaŭ nokte, ŝajnas al mi, ke la steloj falus
Tial, nur estas vi!

Nur unu plian fojon, se nur la iro kaj foriro de sezonoj haltus,
Nur unu plian fojon, mi volus iri al tiuj nestreĉaj tempoj
Ie mi iras, mi ĉiam provas trovi vin
Sur vojokunĝioj, kaj eĉ en miaj sonĝoj,
Kvankam mi scias, ke mi ne trovus vin tie

Se mi povus esperi miraklon,
Mi volus montri al vi novan tagiĝon, kiu estos mi de nun,
Kaj la vortoj “Mi amas vin!”
Kiujn neniam mi povis diri...

Memoroj de la somero marŝas ene mi,
Mia koro subite haltas,
Ie mi iras, mi ĉiam provas trovi vin
Matene, sur la stratoj de tiu ĉi urbo de Sakuragi,
Mi provas trovi vin,
Kvankam, mi scias ke vi neniam iros tie

Se mia volo realiĝus, mi estus kun vi tiun ĉi momenton
Tiam, estos nenio, kion mi ne riskos,
Por ke vi ĉiam restu kun mi.

Ie mi iras, mi trovas viajn signojn,
En vendejoj dum miaj vojaĝoj, kaj en la vendejegoj,
Kvankam mi scias, ke mi neniam trovos vin tie

Se mi povus esperi miraklon,
Mi volus montri al vi novan tagiĝon, kiu estos mi de nun,
Kaj la vortoj “Mi amas vin!”
Kiujn neniam mi povis diri...

Ie mi iras, mi ĉiam provas trovi vian ridetantan vizaĝon,
Ĉe la kuniĝo, atendante preteriron de vagonaroj,
Kvankam mi scias, ke mi neniam trovus vin tie

Se mi povus revivi mian tutan vivon,
Mi ĉiam volus esti kun vi
Por estas nenio, kion mi volas en tiu ĉi mondo,
Pri nenio mi zorgas tiom, kiom mi zorgas pri vi...


=========================

That's an Esperanto translation of Masayoshi Yamazaki's 'One more time, one more chance.' The song is in Japanese and I don't know the language therefore I consulted two English translations. In rendering the song into Esperanto, I've been more faithful to myself (it may sound selfish but it's true) than any translation. That's because she told me on 23 November, 2011 at 22:20 that she was committed. Yes, she is committed to another guy... ;(

1 comment:

  1. That is an absolutely beautiful poem, and while I do not know enough esperanto to say definitely whether or not it was a brilliant translation, what I can say is that it made me want to cry, so I would say mission definitely accomplished!

    ReplyDelete