Thursday, 4 June 2015

Solvis Problemon 2 de Projekto de Euler

Projekto de Euler (PdE) estas interesa kolekto de problemoj, kiu kunigas matematikon kaj programadon. Estas entute pli ol 500 puzloj sur la retejo de PdE. Solvinte la unuan problemon antaŭ tri-kvar monatoj, hodiaŭ mi solvis la problemon duan. La kodo de la solvo sin trovas sur Git Hub. 

Jen estas la mesaĝo, kiun mi ricevis post la solvado. 


Mi forgesis mencii, ke mi uzis programlingvon C++ por solvi. Ĝojas.
 

Wednesday, 3 June 2015

Go kaj Ruby

Post ses monatoj de sensukcesa lernado de C++, mi komencas lerni programlingvojn Go kaj Ruby. Dum tiu ĉi periodo, mi studis malpli ol 30 minutoj ĉiutage. Tial, eble la kulpo restas en mi, ne en la lingvo de Bjarne Stroustrup.

Nek Go nek Ruby helpos min gajni laboron. C++ povas, ĉar Mike ĝin uzas por programi siajn servilojn kaj grandan programon, kiun ĝi jam kreis kaj nun vendas.

Kelkfoje pensas ke malsukceso, kiun mi mem bonvenas kun varma koro, estas mia sorto. 

Sunday, 31 May 2015

三體 de Liu Cixin kaj Bagateloj

Komencis mi legi libron 三體 (Problemo de Tri Korpoj) de ĉina verkisto de sciencfikcio Liu Cixin antaŭ kelkaj tagoj. La rakonto estas bona ekzemplo  de malmola SF. Mi ne scias, kial anglalingvaj amaskomunikiloj ŝatas emfazi mencion de la Granda Kultura Revolucio en la verko. Por mi, tiu ĉi estas la unuafoje, ke mi finlegos rakonton ĉinan nuntempan. Antaŭ multa tempo, mi provis legi romanon de Mo Yan, sed ne povis. Laŭ mi, la temoj de la aŭtoro ne estas intersiĝaj. Sed la studobjekto, pri kio rakontas Cixin, estas tre lerta. Ĉiu frazo el lia verko montras inteligentecon de la verkisto.

Bagateloj

Aliteme, mi lernis kelkajn alfabetojn de la telugua.

Tiun ĉi jaron, mi ne povas malsukcesi ĉar en 2016, mi volas renkonti Anna-on kaj komenci verki kiel profesia programisto.

Ho eksterteranoj, bonvole helpu min studi. Mi volas studi rusan kaj C++ kaj volas esti bona persono. Antaŭ dormado, mi legos rakonton en Esperanto.