Sunday, 31 January 2016

Semajna Raporto

Tiu ĉi semajno estis malsukcesa. Mi nek finlegis la libron Идиот (Idioto) de Fjodor Dostoevskij nek finstudis la ĉapitron 4 de la libro Программирование. Принципы и практика использования C++ (Programado. Principoj kaj praktitado uzante C++). El 658 paĝoj de la Dostoevskija libro, mi legis nur 150 paĝojn kaj nur la parto pri "praktikaj problemoj" (drills) mi solvis. Pri rusa, mi ne legis eĉ paĝon de la libro Удивительные истроии. Malbone. 

Nu, la tasko por la venonta semajno: 


  • Legi unu paĝon de rusa ĉiutage.
  • Legi 30 paĝojn de Idioto ĉiutage. 
  • Studi programadon dum 2 horoj ĉiutage. 
  • Studi matematikon dum 1 horo ĉiutage. 


Nu, eble mi forgesas ion. Ajnkaze. Tempo labori.